-
Romanoj 4
- 1 Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laŭ la karno?
- 2 Ĉar se Abraham praviĝis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaŭ Dio.
- 3 Ĉar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
- 4 Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel ŝuldo.
- 5 Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
- 6 Kiel David ankaŭ pridiras la feliĉon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,
- 7 dirante: Feliĉaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.
- 8 Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
- 9 Ĉu do ĉi tiu feliĉo apartenas al la cirkumcidularo, aŭ al la necirkumcidularo ankaŭ? Ĉar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.
- 10 Kiel do ĝi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aŭ en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
- 11 kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de ĉiuj, kiuj ankoraŭ en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
- 12 kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaŭ sekvas la paŝojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.
- 13 Ĉar ne per la leĝo fariĝis la promeso al Abraham aŭ al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
- 14 Ĉar se tiuj, kiuj estas laŭ la leĝo, estas heredantoj, la fido nuliĝis, kaj la promeso vantiĝis;
- 15 ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo.
- 16 Ĝi do estas el fido por tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj
- 17 (kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.
- 18 Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro.
- 19 Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
- 20 tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio,
- 21 kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari.
- 22 Tial ĝi estis kalkulita al li kiel virto.
- 23 Kaj ne por li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li;
- 24 sed ankaŭ por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
- 25 kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.