-
2 Kronikoj 31
- 1 Kiam ĉio ĉi tio finiĝis, ĉiuj Izraelidoj, kiuj tie troviĝis, eliris en la urbojn de Judujo, kaj disrompis la statuojn, dishakis la sanktajn stangojn, kaj detruis la altaĵojn kaj la altarojn en la tuta Judujo kaj en la regionoj de Benjamen, de Efraim, kaj de Manase, ĝis plena ekstermo. Kaj reiris ĉiuj Izraelidoj ĉiu al sia posedaĵo, al siaj urboj.
- 2 Kaj Ĥizkija starigis la grupojn de la pastroj kaj de la Levidoj laŭ ilia ordo, ĉiun laŭ ĝia destino, la pastrojn kaj la Levidojn por la bruloferoj kaj por la pacoferoj, por servado, por laŭdkantado kaj glorkantado, ĉe la pordegoj de la tendaro de la Eternulo.
- 3 Kaj la reĝo destinis parton el sia havaĵo por bruloferoj: por la bruloferoj matenaj kaj vesperaj, por la bruloferoj sabataj, monatkomencaj, kaj festaj, kiel estas skribite en la instruo de la Eternulo.
- 4 Kaj li ordonis al la popolo, kiu loĝis en Jerusalem, donadi vivrimedojn al la pastroj kaj al la Levidoj, por ke ili povu fordoni sin al la instruo de la Eternulo.
- 5 Kiam ĉi tiu ordono disvastiĝis, la Izraelidoj alportis multe da unuaaĵoj el greno, mosto, oleo, kaj mielo, kaj diversajn kampajn produktaĵojn, kaj ankaŭ dekonaĵojn el ĉio ili multe alportis.
- 6 Kaj la Izraelidoj kaj la Judoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, ankaŭ alportis dekonaĵon el bovoj kaj ŝafoj, kaj dekonaĵon sanktan, konsekritan al la Eternulo, ilia Dio; kaj ili amasigis grandajn amasojn.
- 7 En la tria monato oni komencis la aranĝadon de la amasoj, kaj en la sepa monato oni finis.
- 8 Kiam Ĥizkija kaj la estroj venis kaj ekvidis la amasojn, ili benis la Eternulon kaj Lian popolon Izrael.
- 9 Kaj Ĥizkija demandis la pastrojn kaj la Levidojn pri la amasoj.
- 10 Kaj respondis al li Azarja, la ĉefpastro, el la domo de Cadok, kaj diris: De la momento, kiam oni komencis portadi la donojn en la domon de la Eternulo, oni manĝis kaj satiĝis, kaj restis ankoraŭ multe; ĉar la Eternulo benis Sian popolon; el la restaĵo kolektiĝis ĉi tiu amasego.
- 11 Kaj Ĥizkija ordonis pretigi ĉambrojn ĉe la domo de la Eternulo. Kaj oni pretigis.
- 12 Kaj oni transportis tien la donojn, la dekonaĵojn, kaj la konsekritaĵojn kun fideleco. Estro super tio estis Konanja, la Levido, kaj lia frato Ŝimei estis la dua post li.
- 13 Kaj Jeĥiel, Azazja, Naĥat, Asahel, Jerimot, Jozabad, Eliel, Jiŝmaĥja, Maĥat, kaj Benaja estis oficistoj apud Konanja kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio.
- 14 Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj.
- 15 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua, Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj
- 16 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj),
- 17 al la registritaj pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj,
- 18 al la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj.
- 19 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj.
- 20 Tion faris Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaŭ la Eternulo, lia Dio.
- 21 Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.