-
2 Kronikoj 11
- 1 Kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la domo de Jehuda kaj de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam.
- 2 Sed aperis vorto de la Eternulo al Ŝemaja, homo de Dio, dirante:
- 3 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Izraelidoj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen jene:
- 4 Tiele diras la Eternulo: Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vortojn de la Eternulo, kaj rifuzis iri kontraŭ Jerobeamon.
- 5 Reĥabeam loĝis en Jerusalem, kaj li konstruis fortikaĵojn en la urboj de Judujo.
- 6 Li prikonstruis Bet-Leĥemon, Etamon, Tekoan,
- 7 Bet-Curon, Soĥon, Adulamon,
- 8 Gaton, Mareŝan, Zifon,
- 9 Adoraimon, Laĥiŝon, Azekan,
- 10 Corean, Ajalonon, kaj Ĥebronon, kiuj estis urboj fortikigitaj en la lando de Jehuda kaj de Benjamen.
- 11 Li fortigis tiujn fortikaĵojn kaj starigis tie estrojn, aranĝis provizejojn de manĝaĵoj, oleo, kaj vino.
- 12 Kaj en ĉiu urbo li kolektis ŝildojn kaj lancojn, kaj tre fortigis ilin. Kaj Jehuda kaj Benjamen restis liaj.
- 13 La pastroj kaj Levidoj, kiuj estis en la tuta lando de Izrael, kolektiĝis al li el ĉiuj siaj regionoj;
- 14 la Levidoj forlasis siajn antaŭurbojn kaj sian posedaĵon kaj iris en Judujon kaj Jerusalemon, ĉar Jerobeam kaj liaj filoj forpuŝis ilin de la pastrado al la Eternulo.
- 15 Li starigis ĉe si pastrojn por la altaĵoj, por la kaproj kaj bovidoj, kiujn li faris.
- 16 Post ili el ĉiuj triboj de Izrael tiuj homoj, kiuj havis la inklinon turnadi sin al la Eternulo, Dio de Izrael, venadis en Jerusalemon, por fari oferojn al la Eternulo, Dio de iliaj patroj.
- 17 Kaj ili fortigadis la regnon de Judujo, kaj subtenadis Reĥabeamon, filon de Salomono, dum tri jaroj; ĉar ili iradis laŭ la vojo de David kaj Salomono dum tri jaroj.
- 18 Reĥabeam prenis al si kiel edzinon Maĥalaton, filinon de Jerimot, filo de David, kaj de Abiĥail, filino de Eliab, filo de Jiŝaj.
- 19 Ŝi naskis al li filojn: Jeuŝ, Ŝemarja, kaj Zaham.
- 20 Post ŝi li prenis Maaĥan, filinon de Abŝalom; kaj ŝi naskis al li Abijan, Atajon, Zizan, kaj Ŝelomiton.
- 21 Reĥabeam amis Maaĥan, filinon de Abŝalom, pli ol ĉiujn siajn edzinojn kaj kromvirinojn; ĉar li havis dek ok edzinojn kaj sesdek kromvirinojn, kaj li naskigis dudek ok filojn kaj sesdek filinojn.
- 22 Reĥabeam starigis Abijan, filon de Maaĥa, kiel ĉefon, kiel princon inter liaj fratoj, intencante fari lin reĝo.
- 23 Li agadis prudente; li dissendis ĉiujn siajn filojn en ĉiujn regionojn de Jehuda kaj de Benjamen, en ĉiujn fortikigitajn urbojn; li donis al ili grandajn vivrimedojn kaj prenis por ili multe da edzinoj.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.