-
2 Kronikoj 8
- 1 Post paso de la dudek jaroj, dum kiuj Salomono konstruis la domon de la Eternulo kaj sian domon,
- 2 kaj post kiam Salomono konstruis ankaŭ la urbojn, kiujn Ĥiram donis al Salomono, kaj li enloĝigis tie la Izraelidojn,
- 3 Salomono iris kontraŭ Ĥamat-Coban kaj venkoprenis ĝin.
- 4 Kaj li konstruis Tadmoron en la dezerto, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn li konstruis en Ĥamat.
- 5 Li ankaŭ konstruis Bet-Ĥoronon la supran kaj Bet-Ĥoronon la malsupran, urbojn fortikigitajn kun muregoj, pordoj, kaj rigliloj,
- 6 kaj Baalaton, kaj ĉiujn urbojn de provizoj, kiujn Salomono havis, kaj ĉiujn urbojn por la ĉaroj kaj la urbojn por la rajdistoj, kaj ĉion, kion Salomono deziris konstrui en Jerusalem kaj sur Lebanon kaj en la tuta lando de sia regado.
- 7 Koncerne la tutan popolon, kiu restis el la Ĥetidoj, Amoridoj, Perizidoj, Ĥividoj, kaj Jebusidoj, kiuj ne estis el la Izraelidoj:
- 8 el iliaj infanoj, kiuj restis post ili en la lando kaj kiujn la Izraelidoj ne ekstermis, Salomono faris tributulojn ĝis la nuna tago.
- 9 Sed el la Izraelidoj Salomono ne faris servantojn por liaj laboroj, ĉar ili estis militistoj, estroj de liaj korpogardistoj, estroj super liaj ĉaroj kaj super liaj rajdistoj.
- 10 La nombro de la ĉefaj oficistoj, kiujn havis la reĝo Salomono, estis ducent kvindek.
- 11 La filinon de Faraono elkondukis Salomono el la urbo de David en la domon, kiun li konstruis por ŝi; ĉar li diris: Virino ne devas loĝi ĉe mi en la domo de David, reĝo de Izrael, ĉar ĝi estas sankta pro tio, ke en ĝin eniris la kesto de la Eternulo.
- 12 Tiam Salomono komencis alportadi bruloferojn al la Eternulo sur tiun altaron de la Eternulo, kiun li konstruis antaŭ la portiko,
- 13 por oferadi laŭ la ordo de ĉiu tago, konforme al la ordono de Moseo pri la sabatoj, la monatkomencoj, kaj la festoj, kiuj estis tri fojojn en jaro, Pasko, Pentekosto, kaj festo de laŭboj.
- 14 Kaj li starigis, konforme al la preskribo de sia patro David, la partiojn de la pastroj por ilia servado, kaj la Levidojn por iliaj postenoj, por ke ili glorkantu kaj servu apud la pastroj laŭ la ordo de ĉiu tago, ankaŭ la pordegistojn laŭ iliaj grupoj por ĉiu pordego; ĉar tia estis la ordono de David, la homo de Dio.
- 15 Kaj oni en nenio dekliniĝis de la ordono de la reĝo pri la pastroj kaj Levidoj kaj pri la trezoroj.
- 16 Tiele estis aranĝita la tuta laboro de Salomono de post la tago, kiam estis fondita la domo de la Eternulo, ĝis la domo de la Eternulo estis tuta preta.
- 17 Tiam Salomono iris en Ecjon-Geberon kaj en Elaton, sur la bordo de la maro, en la lando de Edom.
- 18 Kaj Ĥiram sendis al li per siaj servantoj ŝipojn, kaj servistojn, kiuj konis la maron; kaj ili veturis kun la servantoj de Salomono en Ofiron, kaj prenis de tie kvarcent kvindek kikarojn da oro kaj venigis al la reĝo Salomono.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.