-
Josuo 18
- 1 Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, kaj ili starigis tie la tabernaklon de kunveno; kaj la lando estis jam submetita al ili.
- 2 Kaj restis inter la Izraelidoj ankoraŭ sep triboj, al kiuj ankoraŭ ne estis disdividita ilia hereda posedaĵo.
- 3 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Ĝis kiam vi prokrastos iri kaj ekposedi la landon, kiun donis al vi la Eternulo, Dio de viaj patroj?
- 4 Elektu al vi po tri homoj el ĉiu tribo, kaj mi sendos ilin, ke ili leviĝu kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin laŭ ĝiaj heredaj partoj kaj venu al mi.
- 5 Kaj dividu ĝin en sep partojn. Jehuda restu en siaj limoj sude, kaj la domo de Jozef restu en siaj limoj norde.
- 6 Kaj vi disskribu la landon en sep partojn, kaj alportu al mi ĉi tien; kaj mi faros lotadon ĉi tie antaŭ la Eternulo, nia Dio.
- 7 La Levidoj ne havos parton inter vi, ĉar la pastrado antaŭ la Eternulo estas ilia hereda parto; kaj Gad kaj Ruben kaj la duontribo de Manase prenis sian parton transe de Jordan, oriente, kion donis al ili Moseo, servanto de la Eternulo.
- 8 Kaj la viroj leviĝis kaj iris. Kaj Josuo ordonis al tiuj, kiuj iris priskribi la landon, dirante: Iru kaj trairu la landon kaj priskribu ĝin kaj revenu al mi, kaj ĉi tie mi faros al vi lotadon antaŭ la Eternulo en Ŝilo.
- 9 Kaj la viroj foriris kaj trairis la landon kaj disskribis ĝin laŭ la urboj en sep partojn en libro, kaj revenis al Josuo en la tendaron, al Ŝilo.
- 10 Kaj Josuo faris al ili lotadon en Ŝilo antaŭ la Eternulo, kaj Josuo dividis tie la landon por la Izraelidoj laŭ iliaj partoj.
- 11 Kaj eliris la loto de la tribo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj; kaj la limoj de ilia lotita parto estis inter la Jehudaidoj kaj la Jozefidoj.
- 12 Kaj ilia limo norde estas de Jordan, kaj la limo leviĝas al la norda flanko de Jeriĥo, kaj leviĝas sur la monton okcidente, kaj finiĝas en la dezerto Bet-Aven.
- 13 Kaj de tie la limo iras al Luz, al la suda flanko de Luz (tio estas Bet-El); kaj la limo plue iras al Atrot-Adar, sur la monton, kiu estas sude de la malsupra Bet-Ĥoron.
- 14 Kaj la limo turniĝas kaj dekliniĝas okcidenten, suden de la monto, kiu estas sude de Bet-Ĥoron; kaj ĝi finiĝas ĉe Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim), urbo de la Jehudaidoj. Tio estas la flanko okcidenta.
- 15 Kaj la suda flanko komenciĝas de la fino de Kirjat-Jearim; kaj la limo iras okcidenten, kaj finiĝas ĉe la fonto de la akvo Neftoaĥ.
- 16 Kaj la limo malleviĝas al la fino de la monto, kiu estas antaŭ la valo de la filo de Hinom, kiu troviĝas en la valo Refaim norde; kaj ĝi iras tra la valo de Hinom al la sude flanko de la Jebusidoj, kaj malleviĝas al En-Rogel.
- 17 Kaj ĝi turniĝas de norde, kaj eliras al En-Ŝemeŝ, kaj iras al Gelilot, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim; kaj ĝi malleviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
- 18 Kaj ĝi iras preter la stepo norden, kaj malleviĝas sur la stepon.
- 19 Kaj la limo iras preter Bet-Ĥogla norden; kaj la limo finiĝas ĉe la golfo de la Sala Maro norde, ĉe la suda fino de Jordan. Tio estas la limo suda.
- 20 Kaj Jordan limas sur la flanko orienta. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj laŭ ĝiaj limoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
- 21 Kaj la urboj de la tribo de la Benjamenidoj laŭ iliaj familioj estis: Jeriĥo kaj Bet-Ĥogla kaj Emek-Kecic
- 22 kaj Bet-Araba kaj Cemaraim kaj Bet-El
- 23 kaj Avim kaj Para kaj Ofra
- 24 kaj Kefer-Amona kaj Ofni kaj Geba: dek du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
- 25 Gibeon kaj Rama kaj Beerot
- 26 kaj Micpe kaj Kefira kaj Moca
- 27 kaj Rekem kaj Jirpeel kaj Tarala
- 28 kaj Cela, Elef, kaj la Jebusidoj (tio estas Jerusalem), Gibeat, Kirjat: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj. Tio estas la posedaĵo de la Benjamenidoj, laŭ iliaj familioj.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.