-
Apokalipso 5
- 1 Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantaŭe, sigelitan per sep sigeloj.
- 2 Kaj mi vidis fortan anĝelon, proklamantan per granda voĉo: Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi ĝiajn sigelojn?
- 3 Kaj neniu en la ĉielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aŭ rigardi ĝin.
- 4 Kaj mi multe ploris, ĉar troviĝis neniu inda malfermi la libron, aŭ ĝin rigardi;
- 5 kaj unu el la presbiteroj diris al mi: Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj ĝiajn sep sigelojn.
- 6 Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitaĵoj, kaj meze de la presbiteroj, Ŝafidon starantan, kvazaŭ oferbuĉitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron.
- 7 Kaj li venis, kaj prenis ĝin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono.
- 8 Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitaĵoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, havantaj ĉiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la preĝoj de la sanktuloj.
- 9 Kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi estas inda preni la libron kaj malfermi ĝiajn sigelojn; ĉar vi estis mortigita, kaj vi elaĉetis al Dio per via sango homojn el ĉiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio,
- 10 kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili reĝas sur la tero.
- 11 Kaj mi rigardis, kaj mi aŭdis voĉon de multaj anĝeloj, ronde ĉirkaŭ la trono kaj la kreitaĵoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj;
- 12 dirantaj per granda voĉo: Inda estas la Ŝafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj riĉon kaj saĝecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj laŭdon.
- 13 Kaj ĉiun kreitaĵon, kiu estis en la ĉielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj ĉion en ili, mi aŭdis dirantajn: Al la Sidanto sur la trono, kaj al la Ŝafido, estu la laŭdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por ĉiam kaj eterne.
- 14 Kaj la kvar kreitaĵoj diris: Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorkliniĝis.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.