-
Jeĥezkel 46
- 1 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La pordego de la interna korto, kiu estas turnita al oriento, estu ŝlosita dum la ses laboraj tagoj, sed en la tago sabata ĝi estu malfermita, kaj ankaŭ en la monatkomenco ĝi estu malfermita.
- 2 Kaj la princo eniros tra la portiko de la pordego el ekstere, kaj stariĝos ĉe la fosto de la pordego; kaj la pastroj faros lian bruloferon kaj lian pacoferon; kaj li adorkliniĝos sur la sojlo de la pordego kaj eliros; sed la pordego ne estos ne estos ŝlosita ĝis vespero.
- 3 La popolo de la lando adorkliniĝos antaŭ la Eternulo ĉe la enirejo de tiu pordego en la sabatoj kaj en la monatkomencoj.
- 4 La brulofero, kiun la princo alportos al la Eternulo en sabato, estos: ses sendifektaj ŝafidoj kaj unu sendifekta virŝafo;
- 5 kaj da farunofero unu efo por la virŝafo, kaj da farunofero por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
- 6 En la tago de la monatkomenco: sendifekta bovido kaj ses ŝafidoj kaj sendifekta virŝafo;
- 7 kaj farunoferon li faru: unu efon por la bovido, kaj unu efon por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
- 8 Kiam la princo venos, li devas eniri tra la portiko de la pordego, kaj laŭ la sama vojo li devas eliri.
- 9 Kaj kiam la popolo de la lando venos antaŭ la Eternulon en la festoj, tiam tiuj, kiuj eniris tra la norda pordego, por adorkliniĝi, devas eliri tra la suda pordego, kaj tiuj, kiuj eniris tra la suda pordego, devas eliri tra la norda pordego; oni devas ne iri returne tra tiu pordego, tra kiu oni eniris, sed oni devas eliri tra la kontraŭa.
- 10 Kaj la princo estos inter ili: kiam ili eniros, li ankaŭ eniros, kaj kiam ili eliros, li ankaŭ eliros.
- 11 En la festoj kaj en la solenaj tagoj la farunofero devas esti unu efo por la bovido, kaj unu efo por la virŝafo, kaj por la ŝafidoj tiom, kiom povas doni lia mano, kaj po unu hino da oleo por ĉiu efo.
- 12 Kiam la princo alportos al la Eternulo memvolan bruloferon aŭ memvolan pacoferon, tiam oni devas malfermi antaŭ li la pordegon, turnitan al oriento, kaj li faros sian bruloferon aŭ sian pacoferon tiel, kiel li faras ĝin en la tago sabata; poste li eliros, kaj post lia eliro oni ŝlosos la pordegon.
- 13 Unujaran ŝafidon sendifektan li alportu kiel bruloferon ĉiutage al la Eternulo; ĉiumatene li alportu ĝin.
- 14 Kaj farunoferon li alportu kune kun ĝi ĉiumatene: sesonon de efo, kaj trionon de hino da oleo, por ŝprucigi sur la farunon; tio devas esti la porĉiama leĝo pri la farunofero al la Eternulo.
- 15 Tiamaniere oni alportu ĉiumatene la ŝafidon kaj la farunoferon kaj la oleon, kiel konstantan bruloferon.
- 16 Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Se la princo donos donacon al iu el siaj filoj, ĝi fariĝu heredaĵo por liaj filoj; tio estu ilia hereda posedaĵo.
- 17 Sed se li donos donacon el sia heredaĵo al unu el siaj sklavoj, ĝi apartenu al li ĝis la jaro de libereco, kaj poste ĝi revenu al la princo; nur la heredaĵo donacita al liaj filoj devas resti ĉe ili.
- 18 La princo ne prenu ion el la heredaĵo de la popolanoj, elpremante ilin el ilia terposedaĵo: nur el sia terposedaĵo li povas doni heredon al siaj filoj, por ke neniu el Mia popolo estu elpuŝita el sia terposedaĵo.
- 19 Kaj li venigis min tra la enirejo, kiu estis flanke de la pordego, al la sanktaj ĉambroj, kiuj apartenas al la pastroj kaj kiuj estas turnitaj norden; kaj jen mi tie vidis lokon ĉe la rando okcidente.
- 20 Kaj li diris al mi: Ĉi tie estas la loko, kie la pastroj devas kuiri la kulpoferon kaj la pekoferon kaj kie ili devas baki la farunoferon, ne alportante tion sur la eksteran korton, por ne sanktigi la popolon.
- 21 Kaj li elkondukis min sur la eksteran korton, kaj alkondukis min al la kvar anguloj de la korto; kaj mi vidis, ke en ĉiu angulo de la korto troviĝas ankoraŭ korto.
- 22 En la kvar anguloj de la korto troviĝis aldonaj kortetoj, havantaj la longon de kvardek ulnoj kaj la larĝon de tridek; la saman mezuron havis ĉiuj kvar kortetoj.
- 23 Kaj mureto estis ĉirkaŭe, ĉirkaŭ ĉiuj kvar, kaj kuirlokoj estis aranĝitaj malsupre ĉe tiuj muretoj ĉirkaŭe.
- 24 Kaj li diris al mi: Jen estas la kuirejoj, kie la servistoj de la domo devas kuiri la oferojn de la popolo.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.