-
Jeĥezkel 29
- 1 En la deka jaro, en la deka monato, en la dek-dua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 2 Ho filo de homo, turnu vian vizaĝon al Faraono, reĝo de Egiptujo, kaj profetu pri li kaj pri la tuta Egiptujo.
- 3 Parolu, kaj diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi iras kontraŭ vin, ho Faraono, reĝo de Egiptujo, granda drako, kiu kuŝas meze de siaj riveroj, kaj diras: La rivero estas mia, kaj mi faris ĝin por mi.
- 4 Mi metos hokojn en vian buŝon, Mi alkroĉos la fiŝojn de viaj riveroj al via skvamaro, kaj Mi eltiros vin el viaj riveroj kune kun ĉiuj fiŝoj de viaj riveroj, kiuj estas alkroĉitaj al via skvamaro.
- 5 Mi ĵetos vin en la dezerton, vin kaj ĉiujn fiŝojn de viaj riveroj; sur la kampon vi falos, oni vin ne levos kaj ne enkolektos; al la bestoj de la tero kaj al la birdoj de la ĉielo Mi transdonos vin kiel manĝaĵon.
- 6 Kaj ekscios ĉiuj loĝantoj de Egiptujo, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke ili estis kana apogo por la domo de Izrael:
- 7 kiam ili kaptis vin per la mano, vi fendiĝis kaj trapikis al ili la tutan flankon; kaj kiam ili apogis sin sur vi, vi rompiĝis kaj traboris al ili la tutajn lumbojn.
- 8 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin glavon kaj ekstermos ĉe vi la homojn kaj la brutojn.
- 9 Kaj la lando Egipta fariĝos dezerto kaj ruinoj; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo; pro tio, ke li diris: La rivero estas mia, kaj mi ĝin faris.
- 10 Tial jen Mi iras kontraŭ vin kaj kontraŭ viajn riverojn, kaj Mi faros el la lando Egipta ruinojn, absolutajn ruinojn, de Migdol ĝis Sevene, ĝis la limo de Etiopujo.
- 11 Ne trairos ĝin piedo de homo, nek piedo de bruto trairos ĝin, kaj ĝi ne estos loĝata dum kvardek jaroj.
- 12 Kaj Mi faros la landon Egiptan dezerto inter la aliaj dezertaj landoj, kaj ĝiaj urboj inter la aliaj ruinigitaj urboj estos dezertaj dum kvardek jaroj; kaj Mi disĵetos la Egiptojn inter la popolojn kaj dispelos ilin en diversajn landojn.
- 13 Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Post paso de kvardek jaroj Mi kolektos la Egiptojn el inter la popoloj, kien ili estis disĵetitaj;
- 14 kaj Mi revenigos la forkaptitajn Egiptojn, kaj revenigos ilin en la landon Patros, en la landon de ilia deveno, kaj ili tie estos humila regno.
- 15 Ĝi estos humila inter la aliaj regnoj, kaj ĝi ne plu sin tenos alte super la nacioj; Mi faros ĝin malgranda, por ke ĝi ne regu super la nacioj.
- 16 Kaj ĝi ne plu estos por la domo de Izrael fidataĵo, rememoriganta iliajn malbonagojn, kiam ili sin turnadis al ĝi; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.
- 17 En la dudek-sepa jaro, en la unua monato, en la unua tago de la monato, aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:
- 18 Ho filo de homo! Nebukadnecar, reĝo de Babel, ŝarĝis sian militistaron per granda laboro kontraŭ Tiro, tiel, ke ĉiuj kapoj senhariĝis kaj ĉiuj ŝultroj defrotiĝis; kaj tamen nek li nek lia militistaro ricevis rekompencon antaŭ Tiro pro la laboro, kiun li faris antaŭ ĝi.
- 19 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi donos al Nebukadnecar, reĝo de Babel, la landon Egiptan, por ke li forportu ĝiajn riĉaĵojn kaj faru en ĝi rabadon kaj diskapton; kaj tio estos rekompenco por lia militistaro.
- 20 Rekompence pro la laboro, kiun li faris, Mi donis al li la landon Egiptan; ĉar ili laboris por Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
- 21 En tiu tempo Mi elkreskigos kornon al la domo de Izrael, kaj al vi Mi donos liberecon de parolado inter ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.