-
Agoj de la Apostoloj 28
- 1 Kaj kiam ni saviĝis, tiam ni sciiĝis, ke la insulo estas nomata Melita.
- 2 Kaj la barbaroj montris al ni neordinaran bonecon; ĉar ili ekbruligis fajron kaj akceptis nin ĉiujn pro la tiama pluvo kaj pro la malvarmeco.
- 3 Sed kiam Paŭlo kolektis faskon da vergoj kaj metis ĝin sur la fajron, vipuro, elveninte de la varmo, alkroĉiĝis al lia mano.
- 4 Kaj kiam la barbaroj vidis la beston pendantan de lia mano, ili diris unu al alia: Sendube ĉi tiu viro estas mortiginto, al kiu, kvankam li saviĝis de la maro, tamen Justeco ne permesas vivi.
- 5 Sed li forskuis la beston en la fajron, kaj ne suferis malbonon.
- 6 Sed ili atendis, ke li ŝvelos aŭ falos subite mortinta; sed longe atendinte, kaj vidinte, ke nenia malbono okazas al li, ili ŝanĝis sian opinion, kaj diris, ke li estas dio.
- 7 Proksime de tiu loko estis bieno, apartenanta al la estro de la insulo; lia nomo estis Publio; li akceptis nin kaj amike gastigis nin tri tagojn.
- 8 Kaj la patro de Publio kuŝis malsana de febro kaj disenterio; al li Paŭlo eniris, kaj preĝis, kaj, metinte la manojn sur lin, sanigis lin.
- 9 Kaj post tiu faro, ankaŭ ceteraj insulanoj, kiuj havis malsanojn, venis kaj estis sanigitaj;
- 10 ĉi tiuj ankaŭ honoris nin per multaj honoroj; kaj kiam ni ekveturis, ili surŝipigis ĉion, kion ni bezonis.
- 11 Kaj post tri monatoj ni ekveturis en ŝipo Aleksandria, kiu travintris ĉe la insulo; kaj ĝia insigno estis la Ĝemeloj.
- 12 Kaj albordiĝinte ĉe Sirakuso, ni restis tie tri tagojn.
- 13 Kaj de tie ni ĉirkaŭiris kaj alvenis en Region; kaj post unu tago ekblovis suda vento, kaj la duan tagon ni venis al Puteoli,
- 14 kie ni trovis fratojn kaj estis petataj resti ĉe ili sep tagojn, kaj tiel poste ni vojaĝis al Romo.
- 15 Kaj de tie la fratoj, aŭdinte pri ni, venis al ni renkonte ĝis la Vendejo de Apio kaj la Tri Gastejoj; kaj vidante ilin, Paŭlo dankis Dion, kaj kuraĝiĝis.
- 16 Kaj kiam ni eniris en Romon, al Paŭlo estis permesate loĝi sola kun la soldato, kiu lin gardis.
- 17 Kaj post tri tagoj, li kunvokis tiujn, kiuj estis eminentuloj inter la Judoj; kaj kiam ili kunvenis, li diris al ili: Fratoj, kvankam mi faris nenion kontraŭ la popolo nek kontraŭ la moroj de niaj patroj, tamen mi estis transdonita kiel malliberulo el Jerusalem en la manojn de la Romanoj,
- 18 kiuj, ekzameninte min, volis liberigi min, ĉar en mi estis nenio meritanta morton.
- 19 Sed kiam la Judoj kontraŭparolis, tiam mi estis devigata apelacii al Cezaro; ne kvazaŭ mi havis ion, pri kio akuzi mian nacion.
- 20 Pro tio do mi petis vin viziti min kaj kunparoli, ĉar pro la espero de Izrael mi portas ĉi tiun katenon.
- 21 Kaj ili diris al li: Ni ne ricevis el Judujo leterojn pri vi, kaj neniu el la fratoj, alveninte, raportis aŭ parolis pri vi ion malbonan.
- 22 Sed ni deziras aŭdi de vi, kion vi opinias; ĉar pri tiu sekto ni scias, ke ĉie oni kontraŭparolas al ĝi.
- 23 Kaj difininte tagon por li, ili grandnombre venis al li en lian loĝejon; kaj li faris al ili klarigon, atestante la regnon de Dio, kaj penante konvinki ilin pri Jesuo, el la leĝo de Moseo kaj el la profetoj, de mateno ĝis vespero.
- 24 Kaj unuj kredis la parolitaĵojn, kaj aliaj ne kredis.
- 25 Kaj ne konsentante inter si, ili foriris, post kiam Paŭlo parolis unu vorton: Bone parolis la Sankta Spirito per la profeto Jesaja al viaj patroj,
- 26 dirante: Iru al tiu popolo, kaj diru: Aŭdante, vi aŭdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
- 27 Ĉar la koro de tiu popolo grasiĝis, Kaj iliaj oreloj aŭdas malklare, Kaj siajn okulojn ili fermis, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, Kaj por ke ili ne aŭdu per siaj oreloj, Kaj por ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj por ke ili ne konvertiĝu, Kaj por ke Mi ne sanigu ilin.
- 28 Certiĝu do al vi, ke ĉi tiu savado de Dio estas sendata al la nacianoj, kaj ili aŭskultos.
- 29 Kaj kiam li diris tion, la Judoj foriris, havante inter si multe da disputado.
- 30 Kaj li loĝadis tutajn du jarojn en sia propra loĝejo, kaj li akceptis ĉiujn, kiuj eniris al li,
- 31 predikante la regnon de Dio, kaj instruante la aferojn pri la Sinjoro Jesuo Kristo kun plena maltimo, malhelpate de neniu.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.