-
Juĝistoj 13
- 1 Kaj la Izraelidoj denove faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo; kaj la Eternulo transdonis ilin en la manojn de la Filiŝtoj por kvardek jaroj.
- 2 Kaj estis iu homo el Corea, el la tribo de Dan, kies nomo estis Manoaĥ; lia edzino estis senfrukta kaj ne naskis.
- 3 Kaj aperis anĝelo de la Eternulo al la virino, kaj diris al ŝi: Jen vi estas senfrukta kaj ne naskas; tamen vi gravediĝos kaj naskos filon.
- 4 Sed nun gardu vin, kaj ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran;
- 5 ĉar jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj razilo ne devas tuŝi lian kapon, ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro; kaj li komencos savadi Izraelon el la manoj de la Filiŝtoj.
- 6 Kaj la virino iris, kaj diris al sia edzo jene: Dia homo venis al mi, kaj lia aspekto estis kiel la aspekto de anĝelo de Dio, tre respektinda; kaj mi ne demandis lin, de kie li estas, kaj sian nomon li ne diris al mi.
- 7 Kaj li diris al mi: Jen vi gravediĝos kaj naskos filon; kaj nun ne trinku vinon nek ebriigaĵon, kaj manĝu nenion malpuran; ĉar konsekrita al Dio estos la knabo de el la ventro ĝis la tago de lia morto.
- 8 Tiam Manoaĥ ekpreĝis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas Vin, ho mia Sinjoro: la Dia homo, kiun Vi sendis, venu denove al ni, kaj li instruu nin, kiel ni devas agi kun la naskota knabo.
- 9 Kaj Dio aŭskultis la voĉon de Manoaĥ; kaj la anĝelo de Dio venis denove al la virino, kiam ŝi estis sur la kampo; kaj Manoaĥ, ŝia edzo, ne estis kun ŝi.
- 10 La virino rapide kuris kaj sciigis sian edzon, kaj diris al li: Jen aperis al mi la homo, kiu venis al mi en tiu tago.
- 11 Kaj Manoaĥ leviĝis kaj iris post sia edzino kaj venis al la homo, kaj diris al li: Ĉu vi estas tiu homo, kiu parolis al la virino? Kaj tiu diris: Mi.
- 12 Kaj Manoaĥ diris: Se viaj vortoj plenumiĝos, tiam kiaj devas esti la reguloj pri la knabo kaj liaj agoj?
- 13 Kaj la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kontraŭ ĉio, pri kio mi parolis al la virino, ŝi sin gardu;
- 14 nenion el tio, kio devenas el vinberbranĉo, ŝi manĝu, vinon aŭ ebriigaĵon ŝi ne trinku, kaj nenion malpuran ŝi manĝu; ĉion, kion mi ordonis al ŝi, ŝi plenumu.
- 15 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Permesu, ke ni retenu vin, kaj ni pretigos por vi kapridon.
- 16 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al Manoaĥ: Kvankam vi retenos min, mi tamen ne manĝos vian panon; sed se vi volas fari bruloferon, faru ĝin al la Eternulo. Ĉar Manoaĥ ne sciis, ke tio estas anĝelo de la Eternulo.
- 17 Kaj Manoaĥ diris al la anĝelo de la Eternulo: Kia estas via nomo? ke ni povu honori vin, kiam plenumiĝos via vorto.
- 18 Sed la anĝelo de la Eternulo diris al li: Por kio vi demandas pri mia nomo? ĝi estas neordinara.
- 19 Kaj Manoaĥ prenis kapridon kaj farunoferon kaj oferlevis tion sur roko al la Eternulo. Kaj Li faris miraklon, kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis:
- 20 kiam la flamo leviĝis de la altaro al la ĉielo, tiam la anĝelo de la Eternulo leviĝis en la flamo de la altaro. Kaj Manoaĥ kaj lia edzino tion vidis, kaj ili ĵetis sin vizaĝaltere.
- 21 Kaj la anĝelo de la Eternulo ne montris sin plu al Manoaĥ kaj al lia edzino. Tiam Manoaĥ konvinkiĝis, ke tio estis anĝelo de la Eternulo.
- 22 Kaj Manoaĥ diris al sia edzino: Ni certe mortos, ĉar ni vidis Dion.
- 23 Sed lia edzino diris al li: Se la Eternulo dezirus mortigi nin, Li ne akceptus el niaj manoj bruloferon kaj farunoferon, kaj ne montrus al ni ĉion tion, kaj nun Li ne aŭdigus al ni tion, kion Li aŭdigis.
- 24 Kaj la virino naskis filon kaj donis al li la nomon Ŝimŝon. Kaj la knabo kreskis, kaj la Eternulo lin benis.
- 25 Kaj la spirito de la Eternulo komencis ekscitadi lin en la Tendaro de Dan, inter Corea kaj Eŝtaol.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.