-
Jeremia 10
- 1 Aŭskultu la vorton, kiun diras pri vi la Eternulo, ho domo de Izrael!
- 2 Tiele diras la Eternulo: Ne lernu la konduton de la nacioj, kaj ne timu la signojn de la ĉielo, kiel la nacioj ilin timas.
- 3 Ĉar la aranĝoj de la nacioj estas vantaĵo: ili dehakas arbon en la arbaro, kaj ĉarpentisto prilaboras ĝin per hakilo;
- 4 ili ornamas ĝin per arĝento kaj oro, fortikigas per najloj kaj marteloj, por ke ĝi ne disfalu.
- 5 Ili estas kiel kolono ĉirkaŭforĝita; ili ne parolas, oni portas ilin, ĉar ili ne povas iri. Ne timu ilin, ĉar ili ne faras malbonon, tiel same, kiel ili ne povas fari bonon.
- 6 Sed simila al Vi, ho Eternulo, ekzistas neniu; granda Vi estas, kaj granda estas Via nomo en potenco.
- 7 Kiu povas ne timi Vin, ho Reĝo de la popoloj? al Vi tio decas, ĉar inter ĉiuj saĝuloj de la nacioj kaj en ĉiuj iliaj regnoj ekzistas neniu simila al Vi.
- 8 Ĉiuj ili malsaĝiĝis kaj idiotiĝis, ĉar ligno donas ja nur vantaĵan instruon.
- 9 Foliigita arĝento estas venigita el Taŝiŝ kaj oro el Ufaz, laboritaĵo de artisto kaj de la manoj de fandisto; blua kaj purpura ŝtofo estas ilia vesto, ĉio estas faritaĵo de lertuloj.
- 10 Sed la Eternulo estas Dio vera, Li estas Dio vivanta kaj Reĝo eterna; de Lia kolero tremas la tero, kaj la nacioj ne povas elteni Lian indignon.
- 11 Diru do al ili: La dioj, kiuj ne kreis la ĉielon kaj la teron, pereos de sur la tero kaj sub la ĉielo.
- 12 Li kreis la teron per Sia forto, aranĝis la mondon per Sia saĝo, kaj per Sia prudento etendis la ĉielon.
- 13 Kiam Li eksonigas Sian voĉon, kolektiĝas multego da akvo en la ĉielo; Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn inter la pluvo, kaj elirigas la venton el Siaj trezorejoj.
- 14 Malsaĝiĝis ĉiu homo kun sia sciado, per honto kovriĝis ĉiu fandisto kun sia statuo; ĉar lia fanditaĵo estas malveraĵo, ĝi ne havas en si spiriton.
- 15 Tio estas vantaĵo, faro de eraro; kiam ili estos vizititaj, ili pereos.
- 16 Ne simila al ili estas Tiu, kiun havas Jakob; ĉar Li estas la kreinto de ĉio, kaj Izrael estas la gento de Lia heredo; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
- 17 Forprenu de la tero vian komercaĵon, vi, kiu loĝas en fortikaĵo;
- 18 ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi ĉi tiun fojon elĵetos la loĝantojn de la lando, kaj Mi premos ilin, ke ili sentos kaj diros:
- 19 Ho ve al mi en mia malfeliĉo! neresanigebla estas mia vundo. Kaj mi pensis, ke tio estas mia malsano, kiun mi devas elporti.
- 20 Mia tendo estas ruinigita, kaj ĉiuj miaj ŝnuroj estas disŝiritaj; miaj infanoj foriris de mi kaj forestas; estas jam neniu, kiu povus starigi mian tendon kaj pendigi miajn kurtenojn.
- 21 Ĉar la paŝtistoj malsaĝiĝis kaj ne serĉis la Eternulon; tial ili nenion komprenas kaj ilia tuta paŝtataro estas dispelita.
- 22 Jen venas laŭta krio kaj granda bruo el norda lando, por fari la urbojn de Judujo ruinoj, loĝejo de ŝakaloj.
- 23 Mi scias, ho Eternulo, ke la vojo de homo estas ne laŭ lia volo, ke homo iranta ne povas libere direkti siajn paŝojn.
- 24 Punu min, ho Eternulo, sed laŭjuĝe, ne en Via kolero, por ke Vi min ne tro dispremu.
- 25 Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, kaj sur la gentojn, kiuj ne vokas Vian nomon; ĉar ili formanĝis Jakobon, englutis lin, ekstermis lin, kaj dezertigis lian loĝejon.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.