-
Ijob 13
- 1 Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis.
- 2 Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
- 3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.
- 4 Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
- 5 Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko.
- 6 Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
- 7 Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon?
- 8 Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi?
- 9 Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
- 10 Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.
- 11 Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
- 12 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.
- 13 Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.
- 14 Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?
- 15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
- 16 Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
- 17 Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
- 18 Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava.
- 19 Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
- 20 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
- 21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
- 22 Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
- 23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
- 24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
- 25 Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
- 26 Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
- 27 Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
- 28 Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.