-
Daniel 8
- 1 En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
- 2 Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
- 3 Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
- 4 Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda.
- 5 Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
- 6 Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto;
- 7 kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto.
- 8 Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
- 9 El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
- 10 Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
- 11 Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
- 12 Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
- 13 Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
- 14 Kaj li diris al mi: Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
- 15 Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
- 16 Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion.
- 17 Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
- 18 Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.
- 19 Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon.
- 20 La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo;
- 21 kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo;
- 22 ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe.
- 23 En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo.
- 24 Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
- 25 Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
- 26 La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman.
- 27 Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.