-
1 Samuel 28
- 1 Okazis en tiu tempo, ke la Filiŝtoj kolektis sian militistaron, por militi kontraŭ Izrael. Kaj Aĥiŝ diris al David: Sciu, ke vi iros kun mi en la militon, vi kaj viaj viroj.
- 2 Kaj David diris al Aĥiŝ: Tial vi ekscios, kion faros via sklavo. Kaj Aĥiŝ diris al David: Mi faros vin por ĉiam mia kapogardisto.
- 3 Dume Samuel mortis, kaj ĉiuj Izraelidoj lin priploris, kaj enterigis lin en Rama, en lia urbo. Kaj Saul estis eksterminta el la lando ĉiujn sorĉistojn kaj aŭguristojn.
- 4 Kiam la Filiŝtoj kolektiĝis, kaj venis kaj stariĝis tendare en Ŝunem, tiam Saul kolektis ĉiujn Izraelidojn, kaj ili stariĝis tendare en Gilboa.
- 5 Kiam Saul ekvidis la tendaron de la Filiŝtoj, li ektimis, kaj lia koro forte ektremis.
- 6 Kaj Saul petis konsilon ĉe la Eternulo, sed la Eternulo ne respondis al li per sonĝoj, nek per la signoj de lumo, nek per profetoj.
- 7 Tiam Saul diris al siaj servantoj: Elserĉu al mi virinon, kiu povoscias aŭguri, por ke mi iru al ŝi kaj ricevu de ŝi informojn. Kaj liaj servantoj diris: Jen ekzistas en En-Dor virino, kiu povoscias aŭguri.
- 8 Tiam Saul ŝanĝis siajn vestojn, metis sur sin aliajn vestojn, kaj iris kune kun du viroj, kaj ili venis al la virino nokte. Kaj li diris: Aŭguru al mi, mi petas, per via aŭgura povoscio, kaj elvoku al mi tiun, pri kiu mi diros al vi.
- 9 Sed la virino diris al li: Vi scias ja, kion faris Saul, kiu ekstermis la sorĉistojn kaj la aŭguristojn el la lando; kial do vi volas retkapti mian animon, por pereigi min?
- 10 Tiam Saul ĵuris al ŝi per la Eternulo, dirante: Kiel vivas la Eternulo, ne trafos vin puno pro ĉi tiu afero.
- 11 Kaj la virino diris: Kiun mi elvoku al vi? Kaj li diris: Samuelon elvoku al mi.
- 12 Kiam la virino ekvidis Samuelon, ŝi ekkriis per laŭta voĉo; kaj la virino diris al Saul: Kial vi min trompis? vi estas ja Saul.
- 13 Sed la reĝo diris al ŝi: Ne timu; kion vi vidis? Kaj la virino diris al Saul: Iun dian mi vidis leviĝantan el la tero.
- 14 Kaj li diris al ŝi: Kia estas lia aspekto? Kaj ŝi diris: Leviĝas viro maljuna, kaj li estas vestita per pastra tuniko. Tiam Saul komprenis, ke tio estas Samuel; kaj li klinis sin kun la vizaĝo ĝis la tero, kaj faris adorsaluton.
- 15 Tiam Samuel diris al Saul: Kial vi maltrankviligis min, elvokante min supren? Kaj Saul respondis: Mi estas en tre premita stato; la Filiŝtoj militas kontraŭ mi, kaj Dio forturnis Sin de mi kaj jam ne respondas al mi per profetoj nek per sonĝoj; tial mi vokis vin, por ke vi sciigu al mi, kion mi devas fari.
- 16 Sed Samuel diris: Kial do vi demandas min, se la Eternulo forturnis Sin de vi kaj transiris al via konkuranto?
- 17 Kaj la Eternulo faros al li, kion Li diris per mi; kaj la Eternulo elŝiros la regnon el viaj manoj kaj donos ĝin al via proksimulo David.
- 18 Ĉar vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo kaj ne plenumis Lian flaman koleron kontraŭ Amalek, tial ĉi tion faris hodiaŭ la Eternulo al vi;
- 19 kaj la Eternulo transdonos kune kun vi ankaŭ Izraelon en la manojn de la Filiŝtoj; kaj morgaŭ vi kaj viaj filoj estos kun mi; ankaŭ la tendaron de Izrael la Eternulo transdonos en la manojn de la Filiŝtoj.
- 20 Tiam Saul tuj falis laŭ sia tuta longeco sur la teron, ĉar li tre ektimis pro la vortoj de Samuel; ankaŭ forton li ne havis en si, ĉar li nenion manĝis la tutan tagon kaj la tutan nokton.
- 21 Kiam la virino aliris al Saul, kaj vidis, ke li estas tre konsternita, ŝi diris al li: Jen via sklavino obeis vian voĉon, kaj mi metis en danĝeron mian animon, kaj obeis la vortojn, kiujn vi diris al mi;
- 22 nun mi petas, aŭskultu ankaŭ vi la voĉon de via sklavino, kaj mi metos antaŭ vin pecon da pano, kaj vi manĝu, por ke vi havu forton, kiam vi iros la vojon.
- 23 Sed li rifuzis, kaj diris: Mi ne manĝos. Sed kiam insistis super li liaj servantoj kaj ankaŭ la virino, li obeis ilian voĉon, leviĝis de la tero, kaj sidiĝis sur lito.
- 24 La virino havis en la domo grasigitan bovidon; ŝi rapide ĝin buĉis, kaj ŝi prenis farunon, knedis ĝin, kaj bakis el ĝi macojn.
- 25 Kaj ŝi alportis tion antaŭ Saulon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ili manĝis; kaj en la sama nokto ili leviĝis kaj foriris.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.