-
1 Reĝoj 6
- 1 En la jaro kvarcent-okdeka post la eliro de la Izraelidoj el la lando Egipta, en la kvara jaro de la reĝado de Salomono, en la monato Ziv, tio estas la dua monato, oni komencis konstrui la domon por la Eternulo.
- 2 Kaj la domo, kiun la reĝo Salomono konstruis por la Eternulo, havis la longon de sesdek ulnoj, la larĝon de dudek, kaj la alton de tridek ulnoj.
- 3 Kaj la portiko antaŭ la templo de la domo havis la longon de dudek ulnoj, konforme al la larĝo de la domo; dek ulnoj estis ĝia larĝo antaŭ la domo.
- 4 Kaj li faris en la domo fenestrojn fermeblajn kaj kovreblajn.
- 5 Kaj li aranĝis ĉe la muro de la domo galeriojn ĉirkaŭ la muroj de la domo, ĉirkaŭ la templo kaj la plejsanktejo, kaj li faris flankajn ĉambrojn ĉirkaŭe.
- 6 La malsupra galerio havis la larĝon de kvin ulnoj, la meza havis la larĝon de ses ulnoj, kaj la tria havis la larĝon de sep ulnoj; ĉar ĉirkaŭ la domo ekstere li faris ŝtupaĵojn, por ne enfortikigi en la muroj de la domo.
- 7 Kiam la domo estis konstruata, ĝi estis konstruata el ŝtonoj prete ĉirkaŭhakitaj; martelo aŭ hakilo aŭ ia alia fera instrumento ne estis aŭdata en la domo dum ĝia konstruado.
- 8 La pordo de la meza galerio estis ĉe la dekstra flanko de la domo; kaj per ŝtuparo oni povis supreniri en la mezan galerion kaj el la meza en la trian.
- 9 Kaj li konstruis la domon kaj finis ĝin, kaj li kovris la domon per traboj kaj tabuloj el cedroj.
- 10 Kaj li konstruis la galeriojn ĉirkaŭ la tuta domo, havantajn la alton de kvin ulnoj; kaj li kovris la domon per cedra ligno.
- 11 Kaj la Eternulo ekparolis al Salomono, dirante:
- 12 Koncerne la domon, kiun vi konstruas: se vi irados laŭ Miaj leĝoj kaj plenumados Miajn instrukciojn kaj observados ĉiujn Miajn ordonojn, por agadi laŭ ili, tiam Mi plenumos Mian promeson pri vi, kiun Mi eldiris al via patro David,
- 13 kaj Mi loĝos inter la Izraelidoj kaj ne forlasos Mian popolon Izrael.
- 14 Kaj Salomono konstruis la domon kaj finis ĝin.
- 15 Kaj li konstruis la murojn de la domo interne el cedraj tabuloj; de la planko de la domo ĝis la plafono li kovris interne per ligno, kaj li kovris la plankon de la domo per cipresaj tabuloj.
- 16 Kaj li konstruis en la distanco de dudek ulnoj de la rando de la domo cedrotabulan muron de la planko ĝis la plafono, kaj li konstruis tion interne por interna sanktejo, la plejsanktejo.
- 17 Kvardek ulnojn da longo havis la domo, tio estas la antaŭa parto de la templo.
- 18 Sur la cedroj interne de la domo estis skulptitaj tuberoj kaj floroj; ĉio estis cedra, oni vidis nenian ŝtonon.
- 19 La plejsanktejon li aranĝis en la domo por tio, ke oni starigu tie la keston de interligo de la Eternulo.
- 20 La internon de la plejsanktejo, kiu havis la longon de dudek ulnoj, la larĝon de dudek ulnoj, kaj la alton de dudek ulnoj, li tegis per pura oro, kaj ankaŭ la cedran altaron li tegis.
- 21 Kaj Salomono tegis la domon interne per pura oro, kaj li tiris orajn ĉenojn antaŭ la plejsanktejo kaj tegis ĝin per oro.
- 22 Kaj la tutan domon li tegis per oro, absolute la tutan domon, kaj la tutan altaron antaŭ la plejsanktejo li tegis per oro.
- 23 Kaj li faris en la plejsanktejo du kerubojn el oleastra ligno, havantajn la alton de dek ulnoj.
- 24 Kvin ulnojn havis unu flugilo de kerubo, kaj kvin ulnojn la dua flugilo de kerubo; dek ulnoj estis de unu fino de ĝiaj flugiloj ĝis la dua fino de ĝiaj flugiloj.
- 25 Kaj dek ulnojn havis ankaŭ la dua kerubo; la saman mezuron kaj la saman formon havis ambaŭ keruboj.
- 26 La alto de unu kerubo estis dek ulnoj, kaj tiel same ankaŭ de la dua kerubo.
- 27 Kaj li starigis la kerubojn meze de la interna parto de la domo; kaj la flugiloj de la keruboj estis etenditaj, kaj la flugilo de unu kerubo estis altuŝanta la muron, kaj la flugilo de la dua kerubo estis altuŝanta la duan muron; sed la flugiloj, kiuj estis direktitaj en la mezon de la domo, estis altuŝantaj unu la alian.
- 28 Kaj li tegis la kerubojn per oro.
- 29 Kaj sur ĉiuj muroj de la domo ĉirkaŭe li faris skulptitajn figurojn de keruboj, palmoj, kaj floroj, interne kaj ekstere.
- 30 Ankaŭ la plankon de la domo li kovris per oro interne kaj ekstere.
- 31 Ĉe la enirejo en la plejsanktejon li faris pordojn el oleastra ligno kun kvinangulaj fostoj.
- 32 Sur du pordoj el oleastra ligno li faris skulptitajn kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro; li tegis per oro la kerubojn kaj la palmojn.
- 33 Ankaŭ ĉe la enirejo en la templon li faris kvarangulajn fostojn el oleastra ligno;
- 34 kaj du pordojn el cipresa ligno; ambaŭ duonoj de unu pordo estis kunmeteblaj, kaj ambaŭ duonoj de la dua pordo estis kunmeteblaj.
- 35 Kaj li faris sur ili kerubojn kaj palmojn kaj florojn kaj tegis per oro ĝuste laŭ la skulptaĵo.
- 36 Kaj li konstruis la internan korton el tri vicoj da ĉirkaŭhakitaj ŝtonoj kaj el vico da cedraj traboj.
- 37 En la kvara jaro, en la monato Ziv, estis fondita la domo de la Eternulo.
- 38 Kaj en la dek-unua jaro, en la monato Bul, tio estas en la oka monato, la domo estis finita en ĉiuj siaj detaloj kaj laŭ sia tuta plano; li konstruis ĝin dum sep jaroj.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Myanmar Burmse
- Norwegian bokmal
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Thai
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.