-
2 Reĝoj 14
- 1 En la dua jaro de Joaŝ, filo de Joaĥaz, reĝo de Izrael, Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, fariĝis reĝo.
- 2 Li havis la aĝon de dudek kvin jaroj, kiam li fariĝis reĝo, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jehoadan, el Jerusalem.
- 3 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tamen ne kiel lia patro David. Li agadis tiel, kiel agadis lia patro Joaŝ.
- 4 La altaĵoj ne estis senfunkciigitaj; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj.
- 5 Kiam la reĝeco fortiĝis en lia mano, li mortigis siajn servantojn, kiuj mortigis la reĝon, lian patron.
- 6 Sed la infanojn de la mortigintoj li ne mortigis, kiel estas skribite en la libro de instruo de Moseo, kion ordonis la Eternulo, nome: Oni ne mortigu patrojn pro la infanoj, kaj oni ne mortigu infanojn pro la patroj, sed ĉiu povas esti mortigata nur pro sia peko.
- 7 Li venkobatis la Edomidojn en la Valo de Salo, dek milojn, kaj prenis per milito Selan kaj donis al ĝi la nomon Jokteel ĝis la nuna tago.
- 8 En tiu tempo Amacja sendis senditojn al Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri: Venu, ni komparu niajn fortojn.
- 9 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri: La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri: Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon.
- 10 Vi venkobatis la Edomidojn, kaj via koro fieriĝis. Tenu vian gloron kaj sidu hejme. Kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo?
- 11 Sed Amacja ne obeis. Kaj eliris Jehoaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo.
- 12 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo.
- 13 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Jehoaŝ, filo de Aĥazja, kaptis Jehoaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ; kaj li venis Jerusalemon, kaj detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj.
- 14 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de la Eternulo kaj en la trezorejoj de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion.
- 15 La cetera historio de Jehoaŝ, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis kontraŭ Amacja, reĝo de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 16 Kaj Jehoaŝ ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jerobeam.
- 17 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Jehoaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn.
- 18 La cetera historio de Amacja estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo.
- 19 Oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis.
- 20 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de David.
- 21 Kaj la tuta Juda popolo prenis Azarjan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja.
- 22 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj.
- 23 En la dek-kvina jaro de Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, ekreĝis Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, en Samario, kaj li reĝis kvardek unu jarojn.
- 24 Li faradis malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, ne deturnis sin de ĉiuj pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon.
- 25 Li restarigis la limojn de Izrael de Ĥamat ĝis la maro de la dezerto, konforme al la vorto de la Eternulo, Dio de Izrael, kiun Li diris per Sia servanto Jona, filo de Amitaj, la profeto el Gat-Ĥefer.
- 26 Ĉar la Eternulo vidis, ke la suferado de Izrael estas tre mizera; restis nek sklavo nek liberulo, kaj estis neniu helpanto por Izrael.
- 27 La Eternulo ne decidis ekstermi la nomon de Izrael el sub la ĉielo, kaj Li savis ilin per Jerobeam, filo de Joaŝ.
- 28 La cetera historio de Jerobeam, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia forto, kaj kiel li militis, kaj kiel li revenigis al Izrael Damaskon kaj Ĥamaton de Judujo, ĉio estas priskribita en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael.
- 29 Kaj Jerobeam ekdormis kun siaj patroj, kun la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Zeĥarja.
-
-
King James Version (kjv)
- Afrikaans
- Albanian
- Arabic
- Armenian
- Basque
- Breton
- Calo
- Chamorro
- Cherokee
- Chinese
- Coptic
- Croatian
- Czech
- Danish
- Dari
- Dutch
-
English
American King James Version (akjv) American Standard Version (asv) Basic English Bible (basicenglish) Douay Rheims (douayrheims) John Wycliffe Bible (c.1395) (wycliffe) King James Version (kjv) King James Version (1769) with Strongs Numbers and Morphology and CatchWords, including Apocrypha (without glosses) (kjva) Webster's Bible (wb) Weymouth NT (weymouth) William Tyndale Bible (1525/1530) (tyndale) World English Bible (web) Young's Literal Translation (ylt)
- English and Klingon.
- Esperanto
- Estonian
- Finnish
- French
- German
- Gothic
- Greek
- Greek Modern
- Hebrew
- Hungarian
- Italian
- Japanese
- Korean
- Latin
- Latvian
- Lithuanian
- Malagasy
- Malayalam
- Manx Gaelic
- Maori
- Mongolian
- Myanmar Burmse
- Ndebele
- Norwegian bokmal
- Norwegian nynorsk
- Pohnpeian
- Polish
- Portuguese
- Potawatomi
- Romanian
- Russian
- Scottish Gaelic
- Serbian
- Shona
- Slavonic Elizabeth
- Spanish
- Swahili
- Swedish
- Syriac
- Tagalog
- Tausug
- Thai
- Tok Pisin
- Turkish
- Ukrainian
- Uma
- Vietnamese
-
-
Active Persistent Session:
To use a different persistent session key, simply add it above, and click the button below.
How This All Works
Your persistent session key, together with your favourite verse, authenticates you. It links to all your notes and tags in the Bible. You can share it with loved ones so they can see your notes and tags.
However, to modify your notes and tags, you need both the persistent session key and your favourite verse.
Please Keep Your Favourite Verse Private
Your persistent session key and favourite verse provide you exclusive access to edit your notes and tags. Think of your persistent session key as a username and your favourite verse as a password. Therefore, ensure your favourite verse is kept private.
The persistent session key allows viewing, while editing is only possible when the correct favourite verse is provided.
-
Loading...
-
-
Esperanto (esperanto - 2.1)
2020-05-21Esperanto (eo)
1926 Londona Biblio in Esperanto. Old Testament by Ludvic Lazarus Zamenhof (1910). Full text published in 1926 by the British & Foreign Bible Society.
- Encoding: UTF-8
- Direction: LTR
- LCSH: Bible.Esperanto
- Distribution Abbreviation: esperanto
License
Public Domain
Source (OSIS)
https://archive.org/details/TheHolyBibleInEsperanto https://www.sacred-texts.com/bib/wb/esp/index.htm
- history_1.0
- Initial release
- history_1.1
- Compressed the module
- history_1.5
- Updated to new source with paragraphing, titles, and corrected Esperanto orthography.
- history_1.6
- Corrected encoding, missing text in previous release
- history_2.0
- (2020-02-08) New TextSource, fix MOD-232 MOD-238
- history_2.1
- (2020-05-21) Fix Encoding Issue
Favourite Verse
You should select one of your favourite verses.
This verse in combination with your session key will be used to authenticate you in the future.
This is currently the active session key.
Should you have another session key from a previous session.
You can add it here to load your previous session.